Tolkien: Esperanto, Sindarin and Welsh Cover Image

Tolkien: Esperanto, Sindarin and Welsh
Tolkien: Esperanto, Sindarin and Welsh

Author(s): Paul Harry Barron
Subject(s): Descriptive linguistics, British Literature
Published by: Uniwersytet Adama Mickiewicza
Keywords: Tolkien; Esperanto; Sindarin; Welsh;

Summary/Abstract: La majstroverko de Tolkien estas sendube La Mastro de la Ringoj, en kiu la aŭtoro rakontas fantastan epopeon de lando, kiun li nomas Meza Tero. Por ĉi tiu mondo, li kreis almenaŭ dek kvar lingvojn, unu por ĉiuj popoloj, kiuj enloĝas ĝin. La du plej bone konataj estas Quenya kaj Sindarin, kiuj estas la lingvoj, kiujn parolis la Elfoj. Dum sia tuta vivo, Tolkien interesiĝis pri lingvoj, aparte mezepokaj ĝermanaj lingvoj, sed li ankaŭ multe amis la kimran lingvon, kaj multe admiris la finnan. Unu el la ĉefaj kialoj de tiuj admiro kaj amo de tiuj lingvoj estis la fakto, ke ĉiuj posedis literaturon, kiun li konsideris eposa kaj epopea, kaj li esprimis bedaŭron, ke la moderna angla ne havis tian literaturon. Junaĝe, li promesis verki epopeojn por dediĉi al la angla kaj la angla nacio. Kiam li unue renkontis Esperanton, li plene subtenis ĝiajn idealojn, sed, pro la fakto, ke la lingvo estis tro juna por posedi eposan literaturon, li iom post iom forlasis la movadon. Uzante sian konon de la finna lingvo, lia unua provo de lingvokreado estis la pra-Quenya, en kiu li verkis poezion. Li poste kreis Sindarin-on, bazita sur la kimra lingvo. Li verkis la epopeon La Mastro de la Ringo, por doni al siaj lingvaj kreaĵoj kvazaŭan historian fundamenton. Sindarin kaj Quenya pluevoluis kaj estas nun parolataj de komunumoj tra la tuta mondo.

  • Issue Year: 2022
  • Issue No: 46
  • Page Range: 22-33
  • Page Count: 12
  • Language: English